Alcolea de las Peñas
Alcolea de las Peñas | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Administrado | |||
Lando | Hispanio | ||
Regiono | Kastilio-Manĉo | ||
Provinco | Gvadalaĥaro | ||
Komarko | Montaro de Gvadalaĥaro | ||
Poŝtkodo | 19277 | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 12 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 1 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 41° 13′ N, 2° 47′ U (mapo)41.210555555556-2.7836111111111Koordinatoj: 41° 13′ N, 2° 47′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 1 003 m [+] | ||
Areo | 16 km² (1 600 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Alcolea de las Peñas [+] | |||
Alcolea de las Peñas estas municipo en Hispanio, en la aŭtonoma komunumo, do regiono Kastilio-Manĉo kaj la provinco Gvadalaĥaro. Laŭ la stato de 2023 en la municipo vivis 12 loĝantoj sur areo de 16 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 0,8 loĝantoj/km². La loĝantoj nomiĝas alcoleanos.
Situo
[redakti | redakti fonton]Alcolea de las Peñas situas en la nordorienta parto de Kastilio-Manĉo en la komarko aŭ distrikto Montaro de Gvadalaĥaro en la nord-okcidenta parto de la Provinco Gvadalaĥaro, je altitudo de 1003 m super marnivelo; je 87 km el Gvadalaĥaro, provinca ĉefurbo. Geografiaj koordinatoj estas 37º 56' N, 6º 37' Ok. La teritorio havas komunan limon kun Atienza, Cincovillas, Paredes de Sigüenza, Sigvenco, Tordelrábano kaj Barcones.
Historio
[redakti | redakti fonton]Alcolea de las Peñas estis unu el 131 domaroj kiuj kunformis la teritorion atribuitan al la Comunidad de villa y tierra de Atienza laŭ la foruo ricevita en 1149 de la reĝo de Kastilio Alfonso la 7-a.
Post la Hispana Enlanda Milito la loĝantaro falis el pinto en 1950 al 11, tio estis oni perdis loĝantojn pro diversaj tialoj: nome bataloj, prizono, politika persekutado, malsato ktp. Meze de la 20a jarcento la loĝantaro de multaj vilaĝoj de la regiono atingis pinton, kaj ankaŭ ĉe Alcolea de las Peñas, sed poste okazis elmigrado, senloĝigo kaj maljuniĝo de la loĝantaro ĉefe dum la 1960-aj kaj 1970-aj jaroj, kaj ankaŭ ĉe Alcolea de las Peñas kie oni falis al la nunaj 11.
Ekonomio
[redakti | redakti fonton]Agrikulturo kaj brutobredado tradicie. Servoj kaj loĝejoj.
Monumentoj
[redakti | redakti fonton]- Preĝejo de Sankta Marteno Episkopo, romanika.
- Restoj de la romanika preĝejo kaj kavaĵoj de la nuna senhomejo Morenglos.